Wednesday, November 28, 2007

Lernu


Ĉiu lernu!-paĝo enhavas menuon supre, lingvo-menuon plej dekstre supre, vortaron, tujmesaĝilon kaj (se vi ensalutis) "Mian angulon" dekstre, koment-ligilon malsupre kaj sonludigilon dekstre malsupre. Ĉi tie ĉe "Helppaĝoj" troviĝas klarigoj kiel uzi diversajn ilojn de la paĝaro.
Lingvoj
lernu! estas multlingva paĝaro. Eblas ŝanĝi paĝarlingvon per la falmenuo, kiu estas en la supra dekstra parto. Registriĝante oni elektas preferatan lingvon (kiu poste ĉiam aperos kiam oni ensalutas al la paĝaro).Ĉar lernu! konstante evoluas, foje okazas ke iuj tradukoj aperas malpli frue ol la aliaj. Tiuokaze vi vidas la tekston en Esperanto, sed laŭdezire vi povas facile ŝanĝi la lingvon per la koncerna falmenuo.
Komentado
Viaj komentoj estas niaj plej gravaj indikoj pri al kiu flanko evoluu lernu! por iĝi plej eble utila kaj komforta por Esperanto-interesiĝantoj kaj lernemuloj! Sendepende de ĉu temas pri tajp-eraro, neklara traduko, tro teda leciono, ne-glata funkciado ĉe iuj mastrum-sistemoj aŭ mankanta vorto en la vortaro, vi estas tre bonvena sendi al ni komenton pri tio! Simple uzu ligilon piede de ĉiu paĝo.
Aliaj klarigoj
Klarigojn pri aliaj partoj de la paĝaro vi povas trovi aŭ ĉi tie (rigardu la submenuon supre), aŭ en enkondukaj paĝoj de aliaj moduloj (kiel ekz. 'Gramatiko' aŭ 'Kursoj').
Pli pri kiel vi povas helpi al lernu! (praktike aŭ finance), eblas legi ĉi tie.

No comments: